Lordo Rothermere

Lordo Rothermere
Persona informo
Harold Harmsworth, 1. Viscount Rothermere
Naskiĝo 26-an de aprilo 1868 (1868-04-26)
en Londono
Morto 26-an de novembro 1940 (1940-11-26) (72-jaraĝa)
en Bermudo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater St Marylebone Grammar School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Lordo Rothermere
Familio
Dinastio Harmsworth vd
Patro Alfred Harmsworth (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Geraldine Mary Maffett (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Alfred Harmsworth kaj Leicester Harmsworth (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Mary Lilian Share (en) Traduki (1893–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Esmond Harmsworth, 2nd Viscount Rothermere (en) Traduki, Harold Alfred Vyvyan St. George Harmsworth (en) Traduki, Vere Sidney Tudor Harmsworth (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
newspaper proprietor (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Harold Sidney Harmsworth, Lordo Rothermere (26-an de aprilo 186826-an de novembro 1940) estis la unua vicgrafo de Rothermere, brita gazetmagnato kaj politikisto.

Lordo Rothermere plenkreskiĝis en 14-infana familio. Li fondis kun sia frato Alfred Harmsworth (posta Lordo Northcliffe) la gazetojn Daily Mail (1896) kaj Daily Mirror (1903), per kiuj ili estis pioniroj de la populara ĵurnalismo (bulvaro) en Britio.

Dum la Unua Mondmilito, la Daily Mirror iĝis la plej populara gazeto de la okcidenta fronto. Rothermere apogis la politikon de la brita registaro dum la milito, kaj tiel Lloyd George nomumis lin en 1917 aerafera ministro.

En la 1920-aj jaroj, la eldona nombro de la gazetoj daŭre kreskis, la Daily Mail atingis en 1926 2 milionojn. Rothermere estis tiutempe unu el la plej riĉaj britoj kun posedaĵo de 25 milionoj da britaj pundoj.

Politike, li pli kaj pli kliniĝis al naciismo kaj en 1929 fondis kun Lordo Beaverbrook la United Empire Party. Li apogis en siaj gazetoj la interpaciĝan politikon kun la Tria Regno, poste eĉ la asocion kun ĝi. Li iĝis poste plej influa apoganto de la British Union of Fascists (Brita Faŝista Unio).

Laŭ sekretservaj dokumentoj el 2005, li bonvenigis en letero la okupon de Ĉehoslovakio (fare de Hitler) kaj instigis lin eĉ okupi Rumanion.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search